Pio la 6-a

papo de la katolika eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia

Pio la 6-a
Remove ads

Pio la 6-a (Giovanni Angelo Conte Braschi) naskiĝis la 27-an de decembro 1717 en Cesena kaj mortis la 29-an de aŭgusto 1799 en Valenco. Li estis papo ekde 1775 ĝis 1799.

Papo
Papo
Rapidaj faktoj 250-a papo de la katolika eklezio, Persona informo ...

Li estis elektita papo nur preskaŭ kvin monatojn post la morto de papo Klemento la 14-a, la 15-an de februaro 1775. Li estis pastro ekde 1758 kaj kardinalo ekde 1773.

La 10-an de marto 1791, respondante la deklaracion de homaj kaj civitanaj rajtoj, li skribis: Ĉu eblas elpensi iun pli grandan sensencaĵon ol tian dekreton pri egaleco kaj libereco por ĉiuj?

En la jaro 1796 la Papa Ŝtato estis okupita de francaj trupoj. La papo devis pagi milionan sumon al Francio. Kiam post tio li koaliciis kun Aŭstrio kaj Napolo, la francoj atakis denove kaj deklaris Romon respublikon la 15-an de februaro 1798. La papon oni proklamis elpelita kaj oni ekzilis lin unue al Sieno, poste al Florenco. Fine, jam malsanege oni forkondukis lin al Francio, kie li mortis dum la somero 1799.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads