Piotrków Trybunalski
urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Piotrków Trybunalski estas urbo en Lodzio en Pollando. Ĝi estas la administra centro de samnoma komunumo kaj de ankaŭ samnoma distrikto Piotrków. La urbo havis 80738 homojn en 2005.


Remove ads
Historio
Unu el la plej gravaj eventoj en historio de Pollando okazis oktobre 1468 ĝuste en Piotrków Trybunalski okazis la unua plena duĉambra pola parlamento nomata Sejmo kaj Senato de Krono de la Regno de Pollando kun la persona ĉeesto de pola reĝo Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio) kaj kompreneble kun partopreno de parlamentanoj elektitaj en Sejmetoj de ĉiuj Vojevodioj (la unua el ili okazis en Koło en Grandpolio).

La plafono en la Jezuita Preĝejo en Piotrków Trybunalski

La klostro de Bernardenoj en Piotrków Trybunalski
Remove ads
Famuloj
- Stefan Rowecki, generalo, militistikisto, unua ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo, murdita en koncentrejo Sachsenhausen kiel "malamiko numero unu" de Nazia Germanio
- Bogusław Wołoszański, ĵurnalisto, juristo kaj populariganto de historio
- Wilhelm Róbin, kuracisto, vicprezidanto de Pola Esperanto-Societo, murdita
- Antoni Macierewicz, historiisto, politikisto, ministro, kunkreinto de la Komitato por Defendo de Laboristoj, felietonisto
Remove ads
Internacia kunlaboro
Partneraj urboj kaj komunumoj
- Esslingen am Neckar, Germanio
- Maladzeĉna, Belorusio
- Rivno, Ukrainio
- Velenje, komunumo en Slovenio
- Mosonmagyaróvár, Hungario
- Marijampolė, Litovio
- Vienne, Francio
- Neath Port Talbot, graflando en Kimrio
- Kostroma, Rusio
Amikiĝintaj urboj
Dua Mondmilito
- 02.08.1941: Gestapo translokis al Koncentrejo Ravensbrück 11 polinojn de loka malliberejo
- 15.09.1941: En Biskupia Wola, proksime al Piotrków Trybunalski, kaj apud Sosnowiec germana sekureca polico pafmortigis pli ol 800 personojn.
- 23.06.1943: Speciala germana juĝejo en Piotrków Trybunalski kondamnis al morto Władysław Rutkowski kaj lian edzinon Genowefa pro kaŝo de judoj
- 16.08.1944: Pola Rezistomovado: 25-a infanteria regimento de Pola Enlanda Armeo en areo Piotrków Trybunalski frakasis germanan reprezaliantan grupon - oni akiris 3 pezajn maŝinpafilojn, 3 malpezajn, 15 maŝinpistolojn, 26 fusilojn, 6 veturilojn kaj 10 ĉevalojn
![]() la loka reĝa kastelo |
![]() |
![]() |
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads