Mosonmagyaróvár

Hungaria urbo From Wikipedia, the free encyclopedia

Mosonmagyaróvár
Remove ads

Mosonmagyaróvár [moŝonmadjarOvAr] estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron en Distrikto Mosonmagyaróvár, kies centro estas. La loknomo estas germane Wieselburg-Ungarisch Altenburg. La loknomo signifas: moson-madjara-malnova-fortikaĵo. Anstataŭ la longa nomo en la regiono oni neoficiale uzas la vorton Móvár.

Thumb
Katolika kirko en Mosonmagyaróvár
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Situo

Mosonmagyaróvár situas en Malgranda Hungara Ebenaĵo laŭ la ĉefvojo kaj fervojo inter Győr kaj Vieno. Ĝi troviĝas ĉe la kunfluo de riveroj Mosoni Duna kaj Leitha. La plej grava geografia trajto de teritorio de Mosonmagyaróvár estas, ke ĝi situas en la nordokcidenta angulo de Malgranda Ebenaĵo en la baseno de Győr, ĉe la renkonto de Szigetköz kaj la rando de Hanság, en la mezo de ebenaĵo de Mosoni. La ebenaĵon apartigas la riveroj Mosoni Duna, kiu estas branĉo de Danubo) kaj Leitha kiu enfluas ĝin en la sudorienta parto de la urbo. Danubo dum la jarmiloj plenigis la teritorion per grua sedimento kiun kovras flava argila sablo en varia dikeco formante kelkloke montetojn, kiel Templomdomb en la norda parto de la urbo aŭ Királydomb en la koro de Moson.

En 1939 Moson kaj Magyaróvár kuniĝis. La komunumo estas universitata kaj industria urbo. Apud la urbo estas radiostacio por la dua programo de Hungara Radio.

Remove ads

Salvo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Salvo en Mosonmagyaróvár.

Dum la revolucio en 1956 loĝantaro kuniĝis antaŭ kazerno de la limgardistoj. El mitralo la soldatoj faris salvon. Ili uzis eksplodajn kuglojn, kiuj estis malpermesitaj laŭ la internaciaj kontraktoj. La rezulto estis terura, kaŭzinte gravajn vundojn kaj mortojn de pluraj homoj.

Tiu okazintaĵo estis la plej terura en 1956. Post 1990 oni akuzis 4 ekssoldatojn, el kiuj 1 ricevis suspenditan verdikton pri 2 jaroj.

Thumb
Fortikaĵo de Mosonmagyaróvár
Thumb
Urbomeza vido en Mosonmagyaróvár
Remove ads

Eduko

Vidindaĵoj

Famuloj

Remove ads

Ĝemelurboj

Esperanto-movado

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads