Pizo (Italio)
komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Pizo (itale Pisa, 'pi:sa) estas universitata urbo en Toskanio (Italio), ĉefurbo de provinco Pisa.
| Ĉi tiu artikolo temas pri urbo "Pisa" en suda Eŭropo. Por samnoma provinco rigardu la paĝon Provinco de Pizo. Por genro "Pisum" de plantoj legu la artikolon Pizo (planto). Por Programo por Internacia Taksado de Studentoj disponeblas la paĝo PISA. |

Ĝiaj koordinatoj estas 43° 43‘ N kaj 10° 24‘ E. Situante proksime de la bordo de la Tirena Maro (parto de Mediteraneo) ĝi havas mezuman alton de nur 4 metroj super marnivelo. Ĝi situas ĉe rivero Arno. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 88 737 loĝantoj sur areo de 185,07 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 479 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktulo Rainerius, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Ĝi internacie plej famas eble pro la "Oblikva Turo" (torre pendente) de sia katedralo, kiu estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Remove ads
Historio
Same kiel Amalfi, Ĝenovo kaj Venecio Pizo dum la "Alta Mezepoko" ĝis la 13-a jarcento estis aŭtonoma mara respubliko, kies potenco baziĝis precipe sur la komerco de ĝia ŝiparo.
En 1409 okazis romkatolika koncilio en Pizo.
Vidindaĵoj
Servoj
Iom konataj urbanoj
- Fibonacci aŭ Leonardo da Pisa (ĉ. 1170-ĉ. 1250, la unua eŭropa matematikisto post la antikva epoko)
- Rustichello da Pisa, 13-a jarcento
- Galilejo (1564-1642)
- Peider Lansel (1863-1943, poeto, eseisto kaj forta subtenanto de la retoromanĉa lingvo)
- Nicolas Micheletti (n. 1990, bestoprotekta aktivulo)
Partneraj urboj
Ĝemelurboj de Pizo estas
Esperanto
Pizo estas sidejo de la eldonejo Edistudio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (itale)
- oficiala paĝo en la retejo Facebook (itale)
- Universitato de Pizo Arkivigite je 2019-02-06 per la retarkivo Wayback Machine (itale, angle, hispane, portugale)
- Oblikva turo de Pizo kaj la urbocentro, retejo opapisa (itale, angle)
- Oblikva turo de Pizo, retejo torredipisa (itale)
- Edistudio (esperante, itale, angle)
- Ĉefaj eventoj de la romano Ojstro far Etelo Liliano Vojniĉ okazas en Pizo kaj Florenco. Legebla en En-Ru-Eo kun ilustraĵoj el du filmoj.

Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads

