Pjotr Bagration
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Princo Pjotr Ivanoviĉ BAGRATION (kartvele პეტრე ბაგრატიონი; P'et're Bagrat'ioni, ruse Пётр Иванович Багратион) naskiĝis en 1765[1] en Kizlar urbo (nun Dagestano, Rusio), mortis pro gravaj vundoj okazintaj dum la Batalo de Borodino la 12-an de septembro[jul.]/ 24-an de septembro 1812[greg.] en bieno Sima, Vladimira gubernio, Rusio. Li estis elstara rusia militestro, posteulo de Bagration dinastio longtempe reginta en Kartvelio.

Bagration militservis en la rusa armeo ekde 1782 tridek jarojn, komence kiel ordinara soldato kaj fine kiel infanteria generalo. Li partoprenis en la milito kontraŭ turkoj (1787-1892), en kelkaj bataloj kontraŭ la franca armeo en t.n. Napoleonaj Militoj sub komando de ĉefgeneralo Aleksandr Suvorov.
En la batalo de Borodino okazinta la 7-an de septembro 1812 Bagration estis anstataŭanto de ĉefkomandanto Miĥail Kutuzov kaj estris la 2-an rusan armeon. Rezulte li estis grave vundita kaj poste mortis pro gangreno.
Remove ads
Memoro
- Prusa urbo Preußisch Eylau ekde 1946 nomiĝas Bagrationovsk, (Kaliningrada provinco, Rusio)
- Stratoj, placoj ktp en multaj urboj de Rusio kaj aliloke portas lian nomon
- "Bagration" estis kodo de sukcesa milita Operaco Bagration dum la Dua mondmilito, rezulte de kiu la Ruĝa armeo liberigis en 1944 Belorusion
- 3127 Bagration asteroido malkovrita en 1973
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads