Pjotr Lebedev

From Wikipedia, the free encyclopedia

Pjotr Lebedev
Remove ads

Pjotr Nikolajeviĉ Lebedev ((Пётр Николаевич Лебедев) ; naskiĝis la 24-an de februaro 1866 en Moskvo, mortis la 1-an de marto 1912 en Moskvo) estis rusa fizikisto

Rapidaj faktoj Lebedev, Persona informo ...

Li akiris sian doktorecon en Strasburgo (tiam en Germanio) sub la gvidado de la germana fizikisto August Kundt en 1891 kaj, ĉi tiu jaro, komencis labori en la Moskva Ŝtata Universitato en la teamo de Aleksandr Stoletov.

Li estis la unua kiu mezuris la premon de la lumo sur solida korpo en 1899. Tiu malkovro estis la unua konfirmo de la teorio pri elektromagnetismo de Maxwell (Ekvacioj de Maxwell).

En 1901 Pjotr Lebedev iĝis profesoro en la Moskva Ŝtata Universitato; en 1911 li forlasis tiun postenon por protesti kontraŭ la politiko de la ministrejo pri edukado. Ĉi-tiu jaro, li ankaŭ rifuzis esti profesoro en Stokholmo (Svedio).

Li mortis la sekvantan jaron.

Oni donis lian nomon al la Lebedev Instituto pri fiziko kaj al la alfrapa kratero Lebedev sur Luno.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads