Plebo

la klaso al kiu apartenis la plejparto de romaj civitanoj (kontraste al la patricioj) From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Plebo[1] en antikva Romo estis la klaso al kiu apartenis la plejparto de romaj civitanoj (kontraste al la patricioj). Dum la unuaj du jarcentoj de la roma respubliko mankis al la plebanoj multe da politika potenco kaj pro tio ili ofte baraktis kontraŭ la patricioj. En 287 a.K. la plebanoj gajnis egalecon al la patricioj, kaj estiĝis por ili aparta konsilio kaj la posteno de plebaj tribunusoj, kiuj rajtis vetoi novajn leĝojn aprobatajn de la senato.

Hodiaŭ la termino ofte rilatas al la pli malaltranga parto de la popolo.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads