Plechý

From Wikipedia, the free encyclopedia

Plechý
Remove ads

Plechý [ĉeĥe: pleĥi], germane Plöckenstein [pleknŝtajn], estas monto en montaro Šumava, sur limo inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio. Kun alto de 1.378 metroj ĝi estas la plej alta monto en la ĉeĥa kaj aŭstra parto de tiu ĉi montaro. Ĝi situas 8 km okcidente de Nová Pec. La nordaj deklivoj de Plechý apartenas al katastra teritorio Nová Pec, dum la sudaj apartenas al katastra teritorio Schwarzenberg am Böhmerwald.

Ekzistas ankaŭ Plechy.
Rapidaj faktoj Landoj, Regionoj ...

La monto situas okcidente de barlago Lipno, sur la akvodislimo inter Atlantiko (Vultavo) kaj Nigra Maro (Danubo), kaj nur 1,3 kilometrojn de la trilanda punkto inter Aŭstrio, Ĉeĥio kaj Germanio. La jara meza temperaturo sur la pinto estas 3 °C, kaj dum duono de la jaro ĝi estas kovrita per neĝo.

Proksime de la monto oni konstruis la floskanalon de Schwarzenberg por transporti lignon trans la akvodislimon.

Remove ads

Rilataj artikoloj

Pluaj fotoj

Panoramo

Thumb
Belvido el montopinta roko
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads