Magelanpluvio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Magelanpluvio
Remove ads

La Magelanpluvio, Pluvianellus socialis, estas rara kaj unika vadbirdo kiu troviĝas nur en la plej suda Sudameriko. Ties rilato kun pluvioj kaj aliaj grupoj de vadbirdoj estas necertaj, kaj ĝi estas ofte lokita en sia propra familio, Pluvianeledoj. Tiu specio ne migras, kvankam kelkaj birdoj moviĝas iome norden sed ĉiam en suda Argentino vintre.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Tiu specio estas laŭ strukturo kaj kutimaro kiel ŝtonturnulo, sed ĝi ne povas esti konfuzita kun iu ajn alia specio de vadbirdo. Ties supraj partoj kaj brusto estas helgrizaj kaj la cetero de la subaj partoj estas blankaj. Ĝi havas mallongajn ruĝajn krurojn, nigran bekon kaj ruĝan okulon. Ĉe junuloj la okuloj kaj kruroj estas flavecaj. La voĉo estas kolumbeca kuu.

La Magelanpluvio reproduktiĝas ĉe akvo, kie la ino demetas du grandajn ovojn surgrunde, kvankam plej ofte nur unu ido supervivas.

La Magelanpluvio manĝas etajn senvertebrulojn, prenatajn el grundo aŭ el sub ŝtonetoj, denove kiel ŝtonturnulo.

Remove ads

Referencoj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads