Pavofazanoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La genro Polyplectron de la familio de Fazanedoj konsistas el 8 specioj de pavofazanoj. La maskloj havas variajn memmontran plumaron, dum inoj havas malpli rimarkindajn kolorojn.
Remove ads
Specioj
- Palavana pavofazano, Polyplectron napoleonis - iam P. emphanum
- Malaja pavofazano, Polyplectron malacense
- Bornea pavofazano, Polyplectron schleiermacheri
- Germajna pavofazano, Polyplectron germaini
- Griza pavofazano, Polyplectron bicalcaratum
- Hajnana pavofazano, Polyplectron katsumatae
- Disigita el P. bicalcaratum[1]
- Bronzvosta pavofazano, Polyplectron chalcurum
- Monta pavofazano, Polyplectron inopinatum
Remove ads
Sistematiko
La sistematiko de tiu genro estas iome neklara. La specioj de Polyplectron evoluis samtempe inter komenco de Plioceno kaj meza Pleistoceno, aŭ antaŭ ĉirkaŭ 5-1 mj.[2] La morfologie iome mutacia Polyplectron malacense kaj ties malmulte konata frata specio P. schleiermacheri formas bazajn radiadojn ĉirkaŭ la suda Sudĉina Maro kun la rimarkinda P. napoleonis, kiel konfirmis la komparo pere de biogeografio kaj DNA (Kimball et al. 2001).
La rilatoj de la aliaj formoj estas malmulte konataj. P. germaini kaj P. bicalcaratum estas similaj en morfologio kaj estas preskaŭ parapatriaj; la molekula informo sugestas, ke tiu lasta estas simpleziomorfo, sed sen granda fidindeco. Ĉiukaze la brunecaj insulaj aŭ duoninsulaj specioj chalcurum kaj inopinatum ŝajne ne devenal el ununura izolevento, kaj ŝajne akiris la mildan koloron sendepende. La tendenco en tiu genro al perdo, ne al gajno, de markata seksa dimorfismo estas pli bone subtenita de biogeografia kaj molekula informoj ol de la alterna teritorio.(Kimball et al. 2001)
En 2010 la International Ornithological Congress donis al Hajnana pavofazano aprobitan statuson de specio.[3] Tiu specio estis historie listita kiel subspecio de P. bicalcaratum sen valida tialo. Konsideras ĝin bona specio multaj elstaraj organizoj inklude la IOC kaj la specistatuso estas nune sub revizio fare de la Oriental Bird Club.[4] Oni konsideras de granda gravego havi la Hajnanan pavofazanon kiel agnoskita plena specio pro ties endanĝerita statuso. La loĝdenseco de la Hajnana pavofazano estas tre malalta en ties tropikaj arbaroj en la insulo kaj la natura populacio malpliiĝas; ĝi estas nune draste endanĝerita kaj estu klasita kiel la plej rara specio en la ordo de Kokoformaj en Ĉinio.
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads