Porto-Novo

la ĉefurbo de Benino From Wikipedia, the free encyclopedia

Porto-Novo
Remove ads

Porto-Novo (aŭ Porto Novo) estas la ĉefurbo de la okcidentafrika lando Benino. La urbo estas sidejo de la parlamento kaj de kelkaj ministerioj, dum la aliaj, plimulte da ili, troviĝas en urbo Kotonuo (france Cotonou). Krome Porto-Novo estas la administra centro de la ŝtata departemento Ouémé.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Thumb
Porto-Novo en la departemento Ouémé de Benino

Laŭ la stato de 2025 en la urbo vivis 234 168 loĝantoj sur areo de 52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 503 loĝantoj/km².

Remove ads

Geografio

Porto-Novo estas havena urbo borde de la laguno de Porto-Novo, kiu estas flanka parto de la Golfo de Gvineo. En 2013 la urbo havis 264320 loĝantojn, kio igas ĝin la dua plej loĝata urbo de Benino, kvankam ekonomie malpli grava ol la urbo de la registara sidejo, Kotonuo. La geografiaj koordinatoj estas 6° 29' 0" norde kaj 2° 37' 0" oriente.

Historio

Ĝis la 17-a jarcento la urbo nomiĝis Ajatche kaj estis la ĉefurbo de la reĝlando Aja. Sian nunan nomon (en Esperanto "haveno nova") ĝi ricevis dum la 17-a jarcento de portugalaj maristoj, kiuj sklavigis afrikanojn kaj de ĉi-tie ŝipe sendigis ilin al Norda Ameriko.

Dum la jaro 1863 la reĝlando akceptis la "protekton" de la franca armeo, por bari la antaŭeniron de la brita armeo. La najbara reĝlando Dahomey tamen malaprezis la sekvan ĉeeston de francaj soldatoj en Aja, kaj komenciĝis milito inter la du regnoj. Dum la jaro 1883 la Franca Mararmeo okupis Porto-Novon kaj la urbo iĝis parto de la franca kolonio Dahomey. Dum 1900 la urbo iĝis la ĉefurbo de Dahomey, la hodiaŭa Benino.

Remove ads

Ekonomio

La urbo estas la centro de agrikultura regiono, kies ĉefaj produktoj estas palmoleo kaj kotono, kaj kiu krome eksportas kapokon.

Kulturo kaj eduko

Thumb
Butiko en Centro Songhai. Fotis Mireille Grosjean

La École du Patrimoine Africain, instituto pri la konservo de la kultura heredaĵo de Afriko, aktivas en 26 landoj de la kontinento sude de la Saharo, en kiuj la ĉefa lingvo estas la franca, hispana kaj portugala.

En Porto Novo situas lertigejo por kamparanoj, kies nomo estas Centro Songhai, laŭ la nomo de la vastega imperio, kiu ekzistis en tiu regiono antaŭ la alveno de blankuloj. En Songhai oni bredas porkojn, fiŝojn, kokinojn. Oni kreskigas legomojn, cerealojn, fruktoarbojn. En la Centro oni produktas konfitaĵojn, fruktosukojn, sapojn, ktp. La uzantoj de la centro manĝas el la produktoj de la centro. La urbanoj povas veni aĉeti varojn en la butiko de la centro.

En la Centro staras granda domo, en kiu oni recikligas plaston.

La studentoj de Centro Songhai venas el diversaj franclingvaj afrikaj landoj.

Remove ads

Esperanto en Porto-Novo

Thumb
La Esperanto Arbo en Centro Songhai. Fotis en 2012 Mireille Grosjean

En 2007 ILEI organizis en Porto Novo en Centro Songhai seminarion por lertigi instruistojn. En somero 2008 okazis en Porto Novo en Centro Songhai tutmonda konferenco de ILEI, la Ligo de instruistoj de Esperanto. Partoprenis ĉirkaŭ 50 personoj el 4 kontinentoj, du trionoj estis afrikanoj el 5 landoj. Okazis sesio de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI / UEA. En Centro Songhai staras arbo plantita dum la Konferenco en 2008 kun ZEO-ŝildo "ARBRE DE L'ESPERANTO".

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads