Portugalparolantaj afrikaj landoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Portugalparolantaj afrikaj landoj konsistas el kvin afrikaj landoj kie la Portugala lingvo estas oficiala lingvo: nome Angolo, Kaboverdo, Gvineo Bisaŭa, Mozambiko kaj Santomeo kaj Princo.[1] Krom havi komunan lingvon, tiuj iamaj kolonioj de la Portugala Imperio, kunhavas fortan “kulturan identecon, similan sistemon de regado kaj longan tradicion de kontaktoj kaj interŝanĝoj inter ili”.[2] En 1992, la kvin Lusofonaj Afrikaj landoj formis interŝtatan organizon nome PALOP, siglo kiu aludas al la Afrikaj Landoj de Portugala Oficiala Lingvo (portugale Países Africanos de Língua Oficial Portuguesa).[2] La landoj de PALOP subskribis oficialajn interkonsentojn kun Portugalio,[3] La Eŭropa Unio[2] kaj la Unuiĝintaj Nacioj,[4] kaj ili kunlaboras por helpi la disvolvigon de kulturo, edukado kaj konservado de la portugala lingvo.[1] Kun Portugalio kaj Brazilo en 1996, la Portugalparolantaj afrikaj landoj starigis la Komunumo de portugallingvaj landoj (en portugala Comunidade dos Países de Língua Portuguesa}, mallongigita al CPLP),[5] kaj Orienta Timoro poste aliĝis en 2002.

Remove ads
La landoj de PALOP
- Iamaj portugalaj kolonioj
- Portugala kolonio (1474 - 1778), hispana kolonio (1778–1968)
Ekvatora Gvineo (studis adopti portugalan kiel tria oficiala lingvo (krom hispana kaj franca) en 2011.[6] Origine portugala kolonio antaŭ ĝi estis postulita de Hispanio en 1778, Ekvatora Gvineo estus adoptinta portugalan kiel tria oficiala lingvo kolonia espere eniri en la CPLP spite siaj limigitaj historiaj kaj kulturaj komunaĵoj kun la aliaj landoj.[7] Ĉiukaze la portugala absolute ne estas uzata en la lando.
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads