Kaboverdo

suverena ŝtato konsistanta el 10 insuloj apud Afriko en Atlantiko From Wikipedia, the free encyclopedia

Kaboverdo
Remove ads

Kaboverdo (portugale Cabo Verde [kabu verd]) estas lando kaj sendependa ŝtato insulara sur la Atlantiko, 640 km okcidente de Dakaro, Senegalo, en Okcidenta Afriko. Aliaj proksimaj landoj estas Maŭritanio, Gambio kaj Gvineo Bisaŭa, en la okcidenta bordo de Afriko, ekde Blanka Kabo ĝis la Biĵagosa (Bijagós) Insularo.

Thumb
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...
Remove ads

Informeroj

  • Nacia kaj oficiala nomo: República de Cabo Verde.
  • Neformala nomo: Cabo Verde (Kabo-Verda).
  • Etimologio: la nomo portugallingve signifas "verda kabo".
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ĉefurbo: Prajo (38 mil).
  • Kredantoj: katolikoj - 90%.
  • Eksporto: fiŝo, salo, banano.
  • Historio: deklaris sendependecon de Portugalio en 1975 kaj akceptis la nunan nomon (antaŭe nomiĝis Verdkaba Insularo). La portugaloj malkovris la Verdkaban Insularon en 1460, tiam ĝi ne havis loĝantojn.
  • Ŝtatorganizo: Kabo-Verda havas dek grandajn vulkanajn insulojn (insula ĉefurbo interkrampe) kaj kvin tre malgrandajn insulojn. La insulo Santa Luzia ne havas loĝantojn.
    • Santiago (Praia)
    • Boa Vista (Sal-Rei)
    • Brava (Vila Nova Sintra)
    • Fogo (São Filipe)
    • Sal (Santa Maria)
    • São Nicolau (Vila da Ribeira Brava)
    • São Vicente (Mindelo)
    • Maio (Vila de Maio)
    • Santo Antão (Ribeira Grande)
    • Santa Luzia (ne havas loĝantojn!)
Remove ads

Geografio

Thumb
Topografia mapo

La lando estas hufumforma aro de dek insuloj (naŭ loĝataj) kaj ok insuletoj,[1] kiu konstituas areon de 4033 km².[1]

La insularo estas laŭspace dividata en du grupoj de insuloj kiuj estas la jenaj:

La plej granda insulo, kaj laŭ grando kaj laŭ populacio, estas Santiago, kiu gastigas ankaŭ la ŝtatan ĉefurbon, nome Praia, ĉefa setlejo en la arkipelago.[1]

Biogeografio

Biogeografie la insularo apartenas al la afrotropika ekozono kaj konstituas la tersupraĵan ekoregionon kiu nomiĝas verdakabaj sekaj arbaroj, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Fakte la origina vegetaĵaro estas home detruita, kaj postrestas nur erojn de ĝi. La ekoregiono karakteriziĝas de alta proporcio de endemiaj, parte endanĝerigitaj specioj. La insularo situas en mara ekoregiono de la mara provinco okcidentafrika transiro.

Flaŭro kaj faŭno

Remove ads

Administra divido

Politike la lando estas dividita en 22 provincojn aŭ komunumojn (concelhos): Boa Vista, Brava, Maio, Mosteiros, Paúl, Praia, Porto Novo, Ribeira Grande, Sal, Santa Catarina, Santa Cruz, São Domingos, São Filipe, São Miguel, São Nicolau, São Vicente, Tarrafal. Laŭ rezolucio de la Nacia Asembleo (Parlamento) de 2005, 5 novaj "concelhos" estas starigitaj: Ribeira Grande de Santiago (iama Cidade Velha), São Lourenço dos Órgãos, São Salvador do Mundo, ĉiuj tri en la insulo Santiago; Santa Catarina do Fogo, en la Insulo Fogo, kaj Tarrafal de São Nicolau, en la samnomata insulo.

Historio

Kulturo

Morna estas populara muzikstilo el Kaboverdo.

Ekstera politiko

Kabo-Verdo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Klimato

Pliaj informoj ĉiujaraj veterstatoj, temperaturo ...


Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads