Prajagraĝo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Prajagraĝomap
Remove ads

Prajagraĝo (hindia: प्रयागराज, urduo: پریاگراج; Prayāgrāj [prʌˈjɑːɡrɑːdʒ], angle: Prayagraj). Prayagraj iĝis la oficiala termino, kvankam ĝis oktobro 2018 la urbo nomiĝis Allahabad (hindia: इलाहाबाद, urduo: الہ آباد Ilāhābād [ɪlɑːhɑːˈbɑːd]) estas milionurbo kaj distrikta sidejo en subŝtato Utar-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato.

Thumb
Rapidaj faktoj Ŝtato, Subŝtato ...

La plej frue la nomo estis Prajag (loko de la kunfluejoj), baldaŭe la loknomo estis "Aggra" (sanskrite: por "oferejo", ĉar estas la punkto, kie Bramo ofertis sian unuan oferon post kreado de la mondo). Tial la urbo estas grava pilgrimejo. En fino de la loknomo "raĝ" rilatas al raĝo.

Thumb
Vido en Prajagraĝo
Thumb
Muzeo en Prajagraĝo
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Prajagraĝo situas ĉe la kunfluejo de la Gango kaj Jamuna. La riveroj sur tri flankoj ĉirkaŭas la milionurbon.

Historio

Ekde regado de Mogola Imperio la imperiestro konstruis grandan fortikaĵon en Allahabad. Dum regado de la britoj en 1765 estis tie garnizono. En 1857 ankaŭ en Allahabad hinda ribelo okazis. Jawaharlal Nehru naskiĝis la 14-an de novembro 1889 en Allahabado. Ekde 2018 la oficiala loknomo estas Prajagraĝo (Vidu ankaŭ Traktato de Allahabado).

Klimato

En Allahabad estras tri sezonoj: varma seka somero, freŝa seka vintro kaj varma humida sezono. La somersezono daŭras de aprilo ĝis junio kie la temperaturoj estas de 40-45 °C. La vintrosezono daŭras de decembro ĝis februaro kun 10-22 °C, dume tre malofte malofte frostas. Neniam neĝas.

Thumb
Universitato en Prajagraĝo

Vidindaĵoj

Pilgrimejo

Ĉiujn 12 jarojn, pilgrimoj venas ĉi tien por bani sin en la rivero Gango, dum la hindua festivalo kumbhamela, kiu estas la plej granda religia festo en la mondo, ĝi daŭras pli ol unu monaton kaj dum ĉi tiu tempo la urbo estas vizitata de ĝis 70 milionoj da pilgrimantoj. En la tago de la sankta bano, pli ol 10 milionoj da homoj faras ĉi tiun riton en la Gango.

Remove ads

Famaj lokanoj

  • Indira Gandhi (1917-1984), ĉefministro de Barato (1966-1977, 1980-1984)

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads