Praulo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Praulo (el la esperantlingvaj afiksoj pra- kaj -ul-) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas "individuo de kiu oni devenas, precipe tia apartenanta al malproksima generacio"[1]. Iuj kulturoj asignas apartan honoron kaj riverenco al prauloj, ambaŭ vivantoj kaj mortintoj, en kontrasto, iuj kulturoj pli orientitaj je juneca idealo montras malpli da honorigoj al pliaĝuloj. En aliaj, aparte tradicie religiaj, kulturaj kuntekstoj, la forpasintaj prapatroj estas adorataj kiel familiaj protektantoj kaj spiritoj.

Prapatro, laŭ ReVo, estas "malproksima vira parenco de kiu iu devenas, efektiva aŭ imagata fondinto de popolo, tribo aŭ gento"[2].

Remove ads

Citaĵoj el la klasika esperantlingva literaturo

Citaĵo
 Inter liaj prauloj estis kaj pastroj kaj militistoj.[3] 
Citaĵo
 La „natura“ amo al la loko, kie oni naskiĝis, kie estas entombigitaj la prauloj estas limigita al tre malvasta regiono kaj neniel al tuta lando.[4] 
Citaĵo
 Eble temas pri atavismo, reveno al tiu epoko, kiam la praulo de l' homo ne estis ankoraŭ animalo socia kaj vivis izole en sia kaverno.[5] 

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads