Preĝejo Sankta Jozefo (Hévízgyörk)
Paroĥa preĝejo Sankta Jozefo en Hévízgyörk From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La paroĥa preĝejo Sankta Jozefo estas romkatolika konstruaĵo en vilaĝo Hévízgyörk (Hungario).
Remove ads
Historio
La vilaĝo havas mezepokan preĝejon Marteno de Tours en Hévízgyörk ankaŭ nun videbla, kies kapacito ne sufiĉis en la 20-a jarcento. Pli frue la paroĥo estis en Bag, sed en 1919 oni fondis paroĥon loke. Plia kirko konstruiĝis inter 1925-1934. Orgeno estis kreita en 1894 al Preĝejo Sankta Anna (Miskolc), sed ĝi estis portita tien en 1962. La sonoriloj estis faritaj en 1864, respektive en 1934.
Konstruaĵo
La preĝejo situas en korto, antaŭ la didomo estas krucifikso. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. La turo havas ankaŭ ŝtupajn pilerojn. La enirejo funkcias tra la turo. La fasado havas po unu fenestrojn, pli supre la turo duoblajn fenestrojn. Ĉiuj fenestroj, ankaŭ la enireja pordo estas arkaj. La navo havas same ŝtupajn pilierojn kaj arkajn fenestrojn. La absido estas pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo, krome ambaŭflanke sakristioj aliĝas al la absido.
Remove ads
Fontoj

Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads