Preĝejo Sankta Sebastiano (Pécs)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Preĝejo Sankta Sebastiano (Pécs)
Remove ads

Preĝejo de martiro Sankta Sebastiano estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Pécs, laŭ Placo Széchenyi (Pécs).

Rapidaj faktoj Preĝejo de Sankta Sebastiano, katolika preĝejo ...
Remove ads

Historio

La preĝejo konstruiĝis en la 1720-aj jaroj. En 1795 flegista ordeno transprenis la preĝejon. Inter 1887-1891 la preĝejo estis trakonstruita, en 1908 la samo okazis en la interna parto.

Konstruaĵo

La preĝejo havas unusolan turon super la enirejo kaj unu navon. Super la enirejo estas videbla skulptaĵo pri Sankta Maria. Interne la flankaj altaroj estis skulptitaj el ligno. La ĉefa altaro prezentas martiron Sanktan Sebastianon. Oni supozas, ke sub la preĝejo estas nekonata kelo. Longe apartenis al la preĝejo ankaŭ abatejo kaj hospitalo. Antaŭ la preĝejo (kiel la foto prezentas) ornamputo situas.

Kermeso okazas en la 20-an de januaro.

Remove ads

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads