Premio Ora Globo
ĉiujara usona premiaro por kinejaj filmoj kaj televidaj elsendoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Premio Ora Globo (angle Golden Globe Award) estas usona premio kiu ĉiujare rekompencas la plej bonajn filmojn, la plej bonajn televidajn fikciojn kaj la plej bonajn profesiulojn de la usona kinematografio kaj televido. Ili estas la televidaj ekvivalentoj de la Oskar-premioj (por la kino), Grammy Awards (por la muziko) kaj la Tony Awards (por la teatro) kaj konsistigas, kune kun la Oskar-premioj de la kino, unu el la ĉefaj kino-premioj en Usono.
Aljuĝas ĝin ĵurio de ĉirkaŭ 90 ĵurnalistoj akredititaj ĉe HFPA (Hollywood Foreign Press Association, asocio de la eksterlanda gazetaro de Holivudo). La ceremonio Golden Globes (Ora Globoj) estas ĉiujare elsendita en pli ol 150 landoj tra la mondo.
Kune kun la Akademia Premio - Oskar-premio (angle: Academy Award, Oscar Award) por kinofilmoj kaj la Premio Emmy por televido ĝi estas la plej alta rekono en la kampo de kinaj kaj televidaj produktaĵoj. La Oraj Globoj (angle: Golden Globes) kutime estas aljuĝataj ĉirkaŭ du monatojn antaŭ la Akademiaj Premioj kaj do iel anticipas tiujn ĉi, kion koncernas la kinon.
La Premio Ora Globo estis fondita en 1944 por kinofilmoj kaj en 1956 vastigita al televido.
La kriterioj por elekti la ĵurianojn ofte estas kritikataj. Iuj asertas ke la nura kondiĉo estas konstante vivi en la regiono.
Remove ads
Rimarkindaj rezultoj
La 11-an de decembro 2017, Meryl Streep plibonigis sian rekordon por la plej multaj nomumoj (31), sekvita de John Williams[1] (26) kaj Jack Lemmon[2] (22). Meryl Streep ankaŭ tenas la rekordon por la plej multaj premioj kun 8 Oraj Globoj[3].
Ĉe la 74-a Oraj Globoj, la filmo La La Land rompis la nombran rekordon de Oraj Globoj por unu sola filmo, gajnante 7 premiojn dum siaj 7 nomumoj.
Kategorioj
Kinofilmo
- Plej bona filmo drama (1944)
- Plej bona filmo komedia aŭ muzika (1952)
- Plej bona reĝisorado (1944)
- Plej bona ĉefaktoro drama (1944)
- Plej bona ĉefaktorino drama (1944)
- Plej bona aktoro komedia aŭ muzika (1951)
- Plej bona aktorino komedia aŭ muzika (1951)
- Plej bona subtena aktoro (1944)
- Plej bona subtena aktorino (1944)
- Plej bona scenaro (libreto) (1948)
- Plej bona originala filma muziko (1948)
- Plej bona originala filma kanto (1962)
- Plej bona ne-anglalingva filmo (1950)
- Plej bona desegnita aŭ komputila, do animacia filmo (2007)
- Persona verkaro ("Premio Cecil B. DeMille" por kinfilma vivosukeso, 1952)
Televido
- Plej bona televida serio drama (1970)
- Plej bona televida serio muzika aŭ komedia (1970)
- Plej bona televid-seria aktoro drama (1968)
- Plej bona televid-seria aktorino drama (1979)
- Plej bona televid-seria aktoro muzika aŭ komedia (1971)
- Plej bona televid-seria aktorino muzika aŭ komedia (1980)
- Plej bona televida serieto aŭ filmo (1972)
- Plej bona aktoro en televida serieto aŭ filmo (1982)
- Plej bona aktorino en televida serieto aŭ filmo (1982)
- Plej bona subtena aktoro en televida serieto aŭ filmo (1971)
- Plej bona subtena aktorino en televida serieto aŭ filmo (1971)
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads