Prezidanto de Germanio
ŝtatestro de Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Federacia Prezidanto de Germanio estas la ŝtatestro de Germanio, sed li ne estras la registaron (tiun estras la kanceliero). Kvankam li ne havas grandan potencon, li reprezentas la landon kaj subskribas la leĝojn.


La prezidanto estas elektata por kvin jaroj de la Federacia Kunveno, komuna asembleo, kiu konsistas el la membroj de la Bundestag kaj el egala nombro de membroj elektitaj de la parlamentoj de la federaciaj landoj (Landtage). En 2004 estis elektita Horst Köhler, kiu abdikis la 31-an de majo 2010. Ĝis elektiĝo de nova prezidanto oficos komisare la prezidanto de la Federacia Konsilio.
Inter la jaroj 1949 kaj 1999 la prezidantoj de Germanio havis formalan sidejon en la klasikisma Kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasikisma vilao Hammerschmidt en Bonno. Ekde 1999 la kastelo en Berlino estas la unua kaj la vilao en Bonno nur la dua sidejo.

Remove ads
Prezidantoj ekde 1949

Ekde la 17-a de februaro 2012 (demisio de Christian Wulff) ĝis marto 2012 (elekto de lia posteulo) la ofico vakis. Kiel anstataŭanto servis dume Horst Seehofer, prezidanto de la Federacia Konsilio.
Kiel nova Prezidanto de Germanio estis elektita pastro Joachim Gauck, kiu havas oficialan subtenon de preskaŭ ĉiuj gravaj politikaj partioj kaj tial grandan ŝancon iĝi elektita.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads