Produkto (ekonomio)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Produktoproduktaĵo estas substanco aŭ objekto utila por la homo, farita el krudmaterialoj.

Ĉi tiu artikolo temas pri ekonomia termino. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Produkto.

La termino produkto estas ankaŭ uzata pri la tuto de la konsideritaj produktaĵoj (Vd en NPIV).

La ekonomika teorio distingas du tipojn de produktado :

  • Merkata produktado , kies produktoj estas vendataj sur merkato.
  • Nemerkata produktado, kies produktoj estas disdonataj senpage aŭ je prezo malpli granda ol la memkosto.
Remove ads

Nacia/enlanda produkto

MNP = MEP + (labor- kaj kapitalenspezoj ricevitaj de eksterlando) - tiaj enspezoj senditaj al eksterlando. (Praktike, la diferenco inter ambaŭ estas malgranda.)

Specoj de produktoj

Oni distingas en la ekonomiko laŭ la uzo de la produktoj

  • konsumproduktojn
  • investproduktojn

Nedaŭremaj produktoj

estas produktoj, kiuj ne daŭras longe sen difektiĝo kaj kiujn oni kutime povas uzi nur unufoje, male al daŭremaj produktoj. [1]

Duonprodukto

Duonprodutko en ekonomio estas io produktita sed servonta kiel kruda materialo aŭ ero de plua finprodukto. Ekzempleen aŭtofabriko la aŭta motoro estas duonprodukto, la aŭto mem la finprodukto.[2]

Produktado

Produktoĉeno aŭ produktada procezo estas la aro de planitaj operacioj de transformado de difinitaj faktoroj rezultaj en varoj aŭ servoj pere de la aplikado de teknologia procedo.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads