Produto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Produto estas la rezulto de multiplikado de du aŭ pluraj faktoroj, kiuj estas matematikaj objektoj (nombroj, vektoroj, matricoj, ...). La vicordo, laŭ kiu la faktoroj estas multiplikataj, ne influas la rezulton, se la koncerna operacio de multiplikado estas komuta kaj asocia.
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri matematika termino. Por ekonomia termino (malsama vorto en Esperanto) rigardu la paĝon Produkto (ekonomio). |

Rimarko 1: La produto de matricoj en ĝenerala kazo ne estas komuta. Ĝi dependas de la vicordo de la faktoroj. Pli ĝenerale, multiplikado en magmo (aŭ, pli speciale, en semigrupo aŭ grupo) kaj en aliaj algebraj strukturoj povas ne esti komuta aŭ asocia.
Rimarko 2: En moderna matematiko, por unuformeco de difinoj, rezonado kaj formuloj, oni ofte plivastigas la nocion produto al la kazo de unu faktoro (la produto egalas al tiu unuopa faktoro) kaj al la kazo de "nul faktoroj" (produto de nul nombroj egalas al 1; produto de nul kvadrataj matricoj egalas al la identa matrico; kaj ĝenerale, produto de nul elementoj de ĉia magmo kun neŭtrala elemento egalas al la neŭtrala elemento)
Remove ads
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads