Profiles
albumo de Nick Mason From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Profiles estas muzikalbumo publikigita en 1985, ĝi estas la rezulto de kunlaboro inter Nick Mason, la drumisto de Pink Floyd, kaj Rick Fenn, la gitaristo de 10cc. Por Nick Mason, ĝi estas lia dua soloa verkaĵo post Fictitious Sports, sed por Rick Fenn, ĝi estas la unua. Ĝi estas preskaŭ instrumenta kun escepto de du trakoj: "Lie for a Lie" (kantata de David Gilmour kaj Maggie Reilly) kaj "Israelo" (kantita de UFO-klavaristo Danny Peyronel).
Rick Fenn: "Estis tempo, kiam ni pensis fari ĝin tute instrumenta albumo, sed tiam ni faris "Lie for a lie" kaj ni volis meti ĝin en la albumon. Do ni bezonis alian kanton por plenumi la tutan aferon."[1]
Nick Mason: "Mi ĝuis labori kun Rick ... Mi opinias, ke estas bone ŝanĝi kaj ne ĉiam labori kun la samaj homoj la tutan tempon, aŭ vi finiĝas en iuj ŝablonoj. Nu, Roger (Waters) faros tion kaj David (Gilmour) faros tion, kaj Nick, nu ... vi povus iri prepari teon"[2].
Remove ads
Kantaro
Ĉiuj kantoj estas kunsubskribitaj de Nick Mason kaj Rick Fenn, krom "Lie for a Lie" kunsubskribita de Mason, Fenn kaj Peyronel, kaj "Israel" de Fenn kaj Peyronel.
Flanko A
Flanko B
Remove ads
Muzikistoj
- Nick Mason: drumo, frapinstrumentoj, klavaroj
- Rick Fenn: gitaroj, klavaroj
- Mel Collins: saksofono
- David Gilmour: kantado
- Maggie Reilly:kantado
- Danny Peyronel —kantado
- Craig Pruess: Baspedalaro
- Aja Fenn: klavaroj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads