Projekt-administrado
praktiko de iniciato, planado, plenumado, kontrolado kaj fermo de laboro de teamo por atingi specifajn celojn kaj aspecifajn kreteriojn de sukceso ene de specifa tempo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Projekta administrado estas la komerca procezo de kreado de unika produkto, servo aŭ rezulto. Projekto estas finhava entrepreno kun specifaj komencaj kaj finaj datoj, celante krei kvantigeblan liveraĵon. Projektoj spertas progresivan ellaboradon per disvolviĝo en paŝoj kaj antaŭvideblaj etendaj pligrandigoj, kiuj estas ligitaj al komparnormoj, mejloŝtonoj kaj kompletigaj datoj. Ĉi tiu finhava karaktero de projektoj staras en akra kontrasto al procezoj aŭ operacioj, kiuj estas konstantaj aŭ duon-konstantaj funkciaj laboroj por ripete produkti la saman produkton aŭ servon.





En praktiko, la administrado de ĉi tiuj du sistemoj ofte montriĝas sufiĉe malsama, kaj tial postulas la evoluigon de apartaj teknikaj kapabloj kaj la adopton de aparta administrada filozofio. La ĉefa defio de projekta administrado estas atingi ĉiujn celojn de la projekta ĉarto, respektante tri el la kvar klasikaj projekto-limigoj, foje nomataj la "triobla limigo". La kvar limigoj estas difinitaj kiel amplekso, tempo, kosto kaj kvalito.
Remove ads
Fontoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads