Projekto Sojuz
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La projekto Sojuz estas homportanta kosmofluga programo kiu komencis en Sovetio en la komenco de la 1960-aj jaroj. Ĝi estis originale planata kiel surluniĝa projekto kies celo estis porti sovetian kosmonaŭton sur la Luno. Ambaŭ la kosmpoŝipo Sojuz kaj la raketo Sojuz estis parto de ĉi tiu programo, kiu apartenis tiam al la Rusa Kosma Agentejo. La sistemo Sojuz estis la plej malnova kaj la plej fidinda kosmoŝipo ĝis tiam.

Remove ads
Raketo Sojuz

La lanĉiloj uzataj de la nereuzebla lanĉo-sistemo Sojuz estis fabrikataj en la instalaĵoj de TsSKB-Progress ĉe Samara, Rusio. Krom esti uzata kiel lanĉilo de la kosmoŝipo Sojuz, nuntempe ankaŭ estas uzataj por lanĉi la kosmoŝipon Progress kaj pro komercaj celoj. Nuntempe ĝi estas lanĉita el la kosmodromoj de Bajkonur en Kazaĥio, en la kosmodromo Pleseck kaj en la gviana kosmodromo de la ESA en Kourou[1].
Remove ads
Kosmoŝipo Sojuz

La baza desegno de la kosmoŝipo Sojuz estis uzata kiel startpunkto por multaj projektoj, multaj el ili neniam realigitaj. Ĝi estis origine desegnita por vojaĝi al la kosmon sen la helpo de grandega raketo, sed uzante aldonaj brulaĵ-moduloj. Tiuj desegno estis farita de la skipo de la ĉefdesegnisto Sergej Korolov, kiu bedaŭrinde ne vivis sufiĉe por vidi unuan flugon.
La kosmoŝipo Sojuz konsistas el tri partoj:
- Orbita modulo
- Reenira modulo
- Servomodulo
Ekzistas multaj variantoj de la kosmoŝipo Sojuz, inter ili:
- Sojuz A 7K-9K-11K ĉirkaŭluna propono(1963)
- Sojuz 7K-OK (1967-1971)
- Sojuz 7K-L1 Zond (1967-1970)
- Sojuz 7K-L3 LOK
- Sojuz 7K-OKS (1971)
- Sojuz 7K-T (1973-1981)
- Sojuz 7K-TM (1975-1976)
- Militista Sojuz (7K-P, 7K-PPK, R, 7K-VI Zvezda kaj OIS)
- Sojuz-T (1976-1986)
- Sojuz-TM (1986-2003)
- Sojuz-TMA (2003-....)
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads