Provenca lingvo

dialekto de okcitana lingvo From Wikipedia, the free encyclopedia

Provenca lingvo
Remove ads

Provenca lingvo estas ĉu la mezepoka formo de la moderna okcitana lingvo (ISO 639: oci) ĉu la moderna dialekto de la okcitana, parolata en la regiono Provenco (sudorienta Francio). Estas pluraj dialektoj en la okcitana: gascon, lengadocian, lemosin, auvernhat, vivaro-alpin kaj provençal. Ili ĉiuj formas partojn de la moderna okcitana lingvo. Mezepoke oni ofte parolis pri la provenca kiel komuna nomo de la lingvo uzata de la trobadoroj. Fakte la plejparto el ili devenis el aliaj regionoj ol Provence: LangvedokoLimousin.

Thumb
Rapidaj faktoj lingvoido • Occitan dialects, suda okcitana lingvo ...
Thumb
Okcitanio

La vorto "okcitana" ne ekzistis por nomi tiun grandan kulturan lingvon. Ĉiuokaze dum mezepoko la okcitana lingvo ankoraŭ ne disdialektiĝis, ĉar ekzistis forta skribtradicio kiu permesis teni la lingvon en komuna kadro. Post la malapero de la okcitana kiel oficiala administra lingvo (16a jarcento) komenciĝis la disdialektiĝo pro manko de komunaj referencoj.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads