Provinco Blagoevgrad

provinco de Bulgario From Wikipedia, the free encyclopedia

Provinco Blagoevgrad
Remove ads

La provinco Blagoevgrad (bulgare Област Благоевград, do "oblast Blagoevgrad"; vidu la artikolon oblast) - situas en la sudokcidento de Bulgario, lime al Grekio kaj al Nord-Makedonio. Ĝi havas loĝantaron de ĉirkaŭ 323 552 homoj, el kiuj pli-malpli 20 procentaĵoj vivas en la administra centro Blagoevgrad. La provinco kovras areon de 6 449 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 14 komunumoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo E. La provinco estas tre montara kaj interalie kovras la montoĉenojn Rila kaj Pirin, kun samnomaj naciaj parkoj.

Thumb
Rapidaj faktoj [+], Lando ...

Pirin (bulgare Пирин [pirin], greke Πιρίν [pirín], antikva nomo orbelos) estas altmontaro en sudokcidenta Bulgario. Ĝi situas en la provinco Blagoevgrado ĉe la limo de la regiono Makedonio de Grekio kaj iom oriente de la slava Nord-Makedonio - laŭ difino de la limoj, la montaro situas aŭ en aŭ ĉe la orienta rando de Antikva Makedonio.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Thumb
la komunumoj de la provinco
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads