Provinco Hakkâri

provinco de Turkio From Wikipedia, the free encyclopedia

Provinco Hakkâri
Remove ads

Hakkâri estas provinco de Turkio. Ĝi situas en la regiono Orienta Anatolio en la sudorienta angulo de Turkio, situanta ĉe landlimoj de Irako kaj Irano. La ĉefurbo same nomiĝas Hakkâri. Laŭ la stato de 2018 en la provinco vivis 286 470 loĝantoj sur areo de 9 521 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 30 loĝantoj/km². Kurdoj formas la plejparton.[1]

Rapidaj faktoj [+], Lando ...
Rapidaj faktoj

La provinco estis kreita en 1936 el parto de provinco Van. Ĝiaj najbaraj provincoj estas provinco Şırnak en la okcidento kaj provinco Van en la nordo.

En tempoj de Otomana imperio tie estis ankaŭ multaj Asiraj triboj en la provinco, kvankam pro la unua mondmilito plejparto el ili foriria en Iranon kaj Irakon. La Patriarko de la Asiria Eklezio de la Oriento estis ankaŭ rezidento en provinco Hakkâri ĝis tiam.

Remove ads

Distriktoj

Hakari provinco estas dividita en 4 distriktojn

  • Çukurca
  • Hakkâri (ĉefurbo)
  • Şemdinli
  • Yüksekova

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads