Provinco Van
provinco de Turkio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Van (turke Van ili, kurde parêzgeh Wan, armene Վանի մարզ, Vani marz) estas unu el la 81 provinco de Turkio. Ĝi situas en la administra regiono Orienta Anatolio, en la orienta parto de la lando, inter la lago Van kaj la landlimo kun Irano. Ĝi havas areon de 19.069 km² kaj 1.012.707 loĝantojn (2006). La plejparto de la loĝantaro estas kurdoj. Ĝia ĉefurbo kaj administra centro de la provinco estas la samnoma urbo Van, kies koordinatoj estas 38° 29′ 57″ N 43° 40′ 13″ O (mapo). Krome menciindas interalie la urboj Başkale (kurde Elbek, armene Ադամակերտ, Adamakert) kaj Edremit (kurde Ertemêtan, armene Արտամետ, Artamet). Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 994 436 loĝantoj sur areo de 21 334 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 47 loĝantoj/km².
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: VAN |
Ĝiaj najbaraj provincoj estas Bitlis okcidente, Siirt sudokcidente, Şırnak kaj Hakkari sude, kaj Ağrı norde. Ĉi tiu provinco kaj la ĉirkaŭaĵoj estis la centro de la ferepoka ŝtato Urarto kaj historia regiono de Granda Armenio.
Pluraj okazintaĵoj de la Armena Genocido okazis en la provinco, kiel la konata sieĝo de Van, en 1915.
En oktobro 2011 okazis tertremo en la provinco mortigante dekojn da homoj.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads