Provinco Mazandarano

provinco de Irano From Wikipedia, the free encyclopedia

Provinco Mazandarano
Remove ads

La provinco Mazandarano - perse استان مازندران - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Sari. La provinco kovras areon de 23 701 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havas 2 920 657 loĝantojn. Ĝi troviĝas en la nordo de la ŝtato kaj havas vastan bordon al la Kaspia maro. Dum la antikva epoko Mazandaran aŭ Mazenderan estis parto de la regno Hirkanio.

Thumb
Rapidaj faktoj استان مازندران, [+] ...
Thumb
Thumb
pejzaĝo en Mazandarano

La Ramsar-Interkonsento pri la protekto de malsekejoj estiĝis en la mazandarana urbo Ramsar en 1971.

Mazandaran estas ankaŭ rapide kreskanta centro por turismo, novigado, biotekniko kaj konstruinĝenieriko.

Remove ads

Plej gravaj urboj

Ekonomio

Pro la aparta klimato de la regiono, pli malseka ol tiuj de la aliaj partoj de Irano, la produktoj de la provinco estas rizo kaj aliaj grenoj , fruktoj, kotono, teo, tabako, sukerkano kaj laste sed ne balaste silko.

Turismo

Mazandaran estis elektita kiel la turisma ĉefurbo de membroŝtatoj de la Organizaĵo por Ekonomia Kunlaborado (ECO) en 2022[1].

Kulturo

La loĝantaro estas plejparte laika kaj sekve virinoj havas pli grandan socian liberecon kaj sendependecon ol en persaj provincoj[2]. La Universitato de Mazandaran estas universitato troviĝanta en la provinco Mazandaran, kun ĉefsidejo en la urbo Babolsar.

Personoj el Mazandarano

Thumb
La "Hirkania ora pokalo" el la unua duono de la unua jarmilo, elfosita proksime de Kalardaŝt en Mazandarano
  • Baháʼu'lláh, fondinto de la bahaa kredo, kreskis en Nur, Mazandarano

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads