Fajrstrigo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Fajrstrigo
Remove ads

La Fajrstrigo (Otus flammeolus) estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Disvastiĝo

Ĝi reproduktiĝas el suda Brita Kolumbio kaj okcidenta Usono al centra Meksiko. Malkiel multaj strigoj, tiuj estas migrantaj, forirante el Nordameriko aŭtune. Vintre, ili troviĝas en norda Centrameriko, el suda Meksiko al Gvatemalo kaj Salvadoro.

Aspekto

La Fajrstrigo estas simila laŭ grando al la Okcidenta kriĉostrigo sed ĝi ne havas grandajn oreltufojn kaj havas grandegajn malhelajn okulojn en malgranda vizaĝa disko kun nigra beko inter plumetoj kaj diferencan voĉon (sed havas etajn oreltufojn kiuj estas iom videblaj). La Koboldostrigo kaj la Nana strigo estas pli malgrandaj. Ili estas noktemaj, predantaj strigo ĉirkaŭ 15 cm longa kun enverguro de 36 cm. La voĉo estas serio de relative profundaj solaj aŭ duoblaj hutoj.

Remove ads

Kutimoj

Tiu nearktisa specio nestumas en arbotruoj kaj havas 3 aŭ 4 idojn post kovado de 26 tagoj. La habitato por reproduktado en okcidenta Usono asociiĝas kun matura, malferma vivejo de ponderosa pino. Ili manĝas ĉefe insektojn, sed ankaŭ musojn kaj aliajn etajn predojn.

Referencoj

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads