Publika biblioteko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Publika biblioteko estas biblioteko kiu estas alirebla fare de la ĝenerala publiko kaj estas ĝenerale financata el publikaj fonto, kiaj impostado. Ĝi estas funkciigita de bibliotekistoj kaj eble de bibliotekaj paraprofesiuloj, kiuj estas ankaŭ civilservantoj.

Priskribo
Estas kvin fundamentaj karakteroj kunhavataj de publikaj bibliotekoj. La unua estas ke ili estas ĝenerale eltenataj pere de impostado (ĉu loka, kvankam ajna nivelo de regado povas kaj devas kontribui); ili estas regataj de stabanaro por servi al la publika intereso; ili estas malfermaj al ĉiuj, kaj ĉiu komunumano povas aliri al la kolekto; ili estas tute ankaŭ volontaj en la senco ke neniu estas iam devigita uzi la proponitajn servojn; kaj ili havigas bazajn servojn plej ofte sen ajna pago.[1]
Publikaj bibliotekoj ekzistas en multaj landoj tra la tuta mondo kaj estas ofte konsiderataj esenca part por havin edukitan kaj legoscian loĝantaron. Publikaj bibliotekoj estas distingaj el esploraj bibliotekoj, lernejaj bibliotekoj, kaj aliaj specialaj bibliotekoj je tio ke ties funkcio estas servi al la informonecesoj de la ĝenerala publiko pli ol al la necesoj de partikulara lernejo, institucio, aŭ esplora tavolo de la loĝantaro. Publikaj bibliotekoj ankaŭ havigas senpagajn servojn tiajn kiaj antaŭlernejaj rakontaktivaĵoj por kuraĝigi fruan legoscion, aŭ areoj por trankvila studado kaj laborado por studentoj kaj profesiuloj, aŭ librokluboj por kuraĝigi aprezadon de literaturo ĉe plenkreskuloj. Publikaj bibliotekoj tipe permesas al la uzantoj pruntepreni librojn kaj aliajn kulturajn materialojn, kiaj filmoj, muziko aŭ aliaj aĵoj; ili havas ankaŭ neprunteblajn referencverkojn kaj havigas komputilojn aŭ aliron al Interreto por uzantoj.
Remove ads
Referencoj
Literaturo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads