Puertorika Fosego

From Wikipedia, the free encyclopedia

Puertorika Fosego
Remove ads

La Puertorika Fosego (angle Puerto Rico Trench) estas oceana fosego situanta ĉe la limo inter la Kariba Maro kaj la Atlantika Oceano. La fosego estas asocia kun kompleksa transiro inter la subdukcia zono de la Malgrandaj Antiloj sude kaj la ĉefa transforma faŭlto aŭ plata limo, kiu etendas okcidenten inter Kubo kaj Hispaniolo tra la Kajmana Fosego al la marbordo de Centrameriko. Sciencaj studoj konkludis, ke tertremo okazanta laŭlonge de tiu faŭlta zono povus generi gravan cunamon.[1]

Rapidaj faktoj profunda submara fosego [+], Supermara alteco ...

La insulo Puerto-Riko kiu kuŝas tuj sude de la faŭlta zono kaj de la fosego, suferis cunamon tuj post la tertremo de 1918. La fosego estas 800 km longa kaj havas maksimuman profundon de 8 648 m5 373 mejloj ĉe Fosego Milwaukee, kiu estas la plej profunda punkto en la Atlantika Oceano kaj la plej profunda punkto for de la Pacifika Oceano.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads