Quarten

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Quarten
Remove ads

Quarten estas komunumo en la elektodistrikto Sarganslando, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 2709 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando • senaŭta loko ...
Remove ads

Geografio

Thumb
Bergsboden en Unterterzen (Quarten), rigardo al Valenlago

La komunumo Quarten konsistas el la vilaĝoj Oberterzen, Unterterzen, Quarten, Quinten, Mols, Murg, Tannenbodenalp kaj Flums-Grossberg, kiuj situas ambaŭ-flanke de la Valenlago.

Trafiko

Sur la teritorio de la Quarten troviĝas pluraj stacidomoj de la linio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro kaj tra Quarten ankaŭ pasas la valenlaga aŭtoŝoseo A2. La municipo Quinten atingeblas nur per ŝipo.

Historio

Quarten ekzistas kiel politika komunumo ekde la fondiĝo de la Kantono Sankt-Galo en la jaro 1803. Ĝia unua dokumenta mencio tamen jam datiĝas el la jaro 801 kiel Quarto. [1]

Turismo

La ĉefa enspezfonto de la komunumo Quarten estas la turismo. Al la komunumo apartenas gravaj partoj de la municipo Flumserberge, kiu estas signifa skiregiono. De Unterterzen, kien semajnfine veturas rektaj regionaj trajnoj de Zuriko, kabin-aertelefero kondukas rekte al la skiregiono Flumserberge. Somere la Valenlago kaj la Murgvalo invitas al belaj migradoj.

Monda naturheredaĵo

Sargans apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads