Ráfael Schaurek

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ráfael Schaurek
Remove ads

Ráfael Schaurek [ŝaŭrek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schaurek Ráfael estis hungara juristo, profesoro. Lia persona nomo estis ofte Rafael.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Ráfael Schaurek naskiĝis la 1-an de oktobro 1882 en Pécs. Li mortis la 3-an de oktobro 1960 en Pécs.

Remove ads

Biografio

Ráfael Schaurek frekventis cistercianan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris 2 diplomojn en Scienca Universitato Ferenc József en 1905 kaj 1909. Ekde 1906 li havis postenon en administrado de Baranya (historia departemento), post 2 jaroj li iĝis subnotario. En 1911 li estis nomumita publika eksterordinara profesoro en la ĉefepiskopa akademio en Pécs. Post la 1-a mondmilito li estis nomumita privata profesoro en Reĝa Scienca Universitato Erzsébet, kie li estis katedrestro en 1922. En la studjaroj 1928 kaj 1939 li estis dekano, en 1942 rektoro. Li pensiuliĝis en 1950. Li okupiĝis ankaŭ pri muziko.

Remove ads

Elektitaj kontribuoj

  • A hitbér (1917) - studo
  • Das Kunstleben Ungarns in Wort und Bild (1929)
  • Az ismeretlen örökös (La nekonata heredanto), (1939)
  • A gyermek magánjogi védelme (1943)

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads