Universitato de Pécs

universitato en Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia

Universitato de Pécs
Remove ads

La Universitato de Pécs [peĉ] apartenas al la plej grandaj universitatoj en Hungario. La mallongigo hungare estas PTE.

Thumb
Ĉefa enirejo de universitato en Pécs
Rapidaj faktoj Informoj, fondodato ...
Remove ads

Historio

Historio de la universitato komenciĝis neoficiale en 1367. Tiam ekfunkciis la unua hungara universitato, sed ĝi ne havis la rangon „universitas”, ĉar la papo ne permesis instrui la teologion. La titolo estis „Studium Generale”, kie lernis 800 studentoj. En nekonata tempo ĝi jam ne funkciis, tamen dum dominado de la turkoj 2 altlernejoj funkciis. En 1785 la reĝa akademio alvenis el Győr kaj ĝi funkciis tie 2 jardekojn. En 1833 Ignác Szepesy fondis en Pécs akademion kun 2 fakultatoj.

En 1912 oni fondis novan universitaton en Pozono (Reĝa Scienca Universitato Erzsébet), kiu ekfunkciis ekde 1919 en Budapeŝto, ekde 1923 jam en Pécs. Baldaŭe diversaj ŝanĝoj okazis kun la fakultatoj, ekzemple en 1951 la medicina fakultato memstariĝis kiel Medicina Universitato, sed post jardekoj ĝi reintegiriĝis. En 1966 kliniko por la kuracistoj, en 2003 arkivo ekfunkciis. Inter 1982-2000 la universitato prenis la nomon Janus Pannonius. En 2000 la medicina kaj pedagogia altlernejoj de Pécs aliĝis al la universitato.

Nuntempe 11 fakultatoj funkcias tie, inter ili la plej signifaj estas la jura kaj medicina fakultatoj. Ankaŭ en Szekszárd funkcias fakultato. En la universitato lernas 21 000 studentoj, inter ili 1700 eksterlandanoj.

Thumb
Ornama pordego de la universitato
Thumb
La medicina fakultato
Remove ads

Rektoroj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de rektoroj en Universitato de Pécs.
Remove ads

Iamaj studentoj (elekto)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Studentoj de Universitato de Pécs.

Iamaj instruistoj (elekto)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de profesoroj en Universitato de Pécs.
Remove ads

Studentoj, poste instruistoj (elekto)

Thumb
La universitata biblioteko
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Studentoj, baldaŭ instruistoj de Universitato de Pécs.
Remove ads

Fontoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads