RT

Rusia ŝtata televidkanalo From Wikipedia, the free encyclopedia

RT
Remove ads

RT (antaŭe konata ĝis 2009, Russia Today, ruse Россия Сегодня, Rossija Segodnja) estas internacia multlingva televidkompanio kun pluraj televidkanaloj kiu estas bazita en Moskvo, Rusio. Ĝi prizorgas ĉiutempe elsendojn de ties oficejoj en Moskvo. Ĝi kutime informas pri urĝaj novaĵoj. Pli ol 700 milionoj da homoj spektas la kanalon tra la tuta mondo.

Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...

La firmao funkciigas rusan novaĵkanalon kiu dissendas al la tuta mondo, la unua el sia speco en Rusio, kaj celas spektantarojn ekster ĝi. Liaj elsendoj tra la mondo estas ricevitaj per satelito kaj kabloj, same kiel senpagan interretan elsendon tra la retejo de RT.

RT estas novaĵreto konsistanta el tri kanaloj elsendantaj de Moskvo al pli ol cent landoj en la angla, la araba kaj la hispana. La reto havis duavicajn kanalojn kiel ekzemple RT America, kiu dissendis de Vaŝingtono [1], RT UK, la dissendanto de Londono, kaj la RTD dokumentaria kanalo.

Ĉi tiu estas la sola rusa televidkanalo kiu estis nomumita por Premio Emmy. La kanalo estas posedata de la organizaĵo TV-Novosti, kaj estas financita de la novaĵagentejo Russia Today.

La kanalo ricevas konstantan kritikon pro ne objektiva elsendo de novaĵoj pri Rusio kaj ĝiaj politikoj, kaj ke ĝi fakte estas propaganda proparolo por la rusa registaro kaj ĝia ekstera politiko. RT asertas proponi rusan perspektivon pri mondaj eventoj [2].

RT en Español (RT en hispana), konata ankaŭ kiel Actualidad RT (Aktualo RT), estas kanalo de novaĵoj per televido subskribenda de rusa deveno en hispana kun sidejo en Moskvo, Rusio. Ĝi estis lanĉita en 2009 kun centroj de operacioj permanentaj en Miami, Novjorko, Vaŝingtono, Meksikurbo, Madrido, Bonaero, Karakaso kaj Havano.[3]

En 2014, RT DE, germanlingva programpropono, estis lanĉita. La 2-an de marto 2022, malpermeso de ĉia elsendo de RT-enhavo ekvalidis tra la EU por malhelpi la " disvastiĝon de mensogoj " pri la rusa invado de Ukrainio [4].​

Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads