Radcliffe Camera

biblioteka konstruaĵo en Oksfordo, Unuiĝinta Reĝlando From Wikipedia, the free encyclopedia

Radcliffe Camera
Remove ads

La Radcliffe Camera (slange "Rad Cam" aŭ "The Camera"; de la latine Camera, signifante 'ĉambro') estas 18-jarcenta konstruaĵo en Oksfordo, Anglio. La rotondo en placo Radcliffe (angle Radcliffe Square), proksime al la urbocentro, origine gastigis bibliotekon kaj nun estas uzata kiel legejo de la Biblioteko Bodleian.

Rapidaj faktoj Bazaj datoj, Konstrustilo ...

Aliro al la legejo estas rezervita por studentoj de la Universitato de Oksfordo. La pli malalta el la du etaĝoj nomiĝas la Malsupra Ĉambro, kaj la supra etaĝo, kun sia rimarkinda arka galerio, nomiĝas la Supra Ĉambro . La konstruaĵo, ĉirkaŭita de la Biblioteko Bodleian kaj la Universitata Preĝejo de Sankta Maria la Virgulino, estas unu el la ĉefaj allogaĵoj de Oksfordo kaj plej fotitaj konstruaĵoj.

La konstruaĵo estas nomita laŭ la kuracisto John Radcliffe, kiu testamentis sian posedaĵon al la sianoma fondaĵo, kiu financis la konstruadon de la biblioteka konstruaĵo. [1]

La monumenta rotonda efiko estas atingita per plano kun du samcentraj cilindroj kaj rustikigita soklo. La interna cilindro havas kupolon. Ĝi origine estis malferma antaŭĉambro, sed la malfermaĵoj nun estas vitrigitaj aŭ plenigitaj por provizi plian legejon.

Remove ads

Galerio

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads