Raimund Lang

aŭstra aktoro kaj historiisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Raimund Lang
Remove ads

Raimund LANG (naskiĝinta la 24-an de majo 1951 en Salcburgo) estas aŭstra aktoro, moderigisto, sinkronikisto kaj historiisto pri universitataj tradicioj.

Thumb
Raimund Lang (2013), kun studenta ĉapo kaj rubando

Vivo

Post trapaso de la abiturienta ekzameno (1969) kaj deviga soldatado li trejniĝis pri aktorado ĉe Prayner Konservatorium en Vieno. Inter 1973 kaj 1983 Lang laboris en la viena teatrejaro, ekz. ĉe Volkstheater, Ateliertheater kaj Renaissancetheater. Roloj de li estis ekz. de Harold ĉe Harold and Maud (de Colin Higgins) aŭ de Allan ĉe Das Floß der Medusa (de Georg Kaiser).

De 1984 estis li liberprofesia dublisto en Hamburgo, ĉefe por produktoj de Nordgermana Radio. En 2009 prezidanto Heinz Fischer honortitoligis lin profesoro por lia senĉesa perado de aŭstra kulturo eksterlande.[1]

Remove ads

Historiisteco

Kiel gimnaziano Lang aliĝis en 1965 en la klubo K.ö.St.V. Illyria Hallein ene de Mittelschüler-Kartell-Verband (MKV). En 1971 li fariĝis honora membro ĉe K.Ö.St.V. Gothia Seckaŭ. Kiam li aktoris Viene estiĝis novaj honoraj membrecoj por li ĉe Aŭstro-Bavaria, Borussia Wien kaj Aŭstria Purkersdorf. En 1998 ankaŭ Cartellverband der katholischen deutschen Studentenverbindungen tiumaniere ekaktivis per honora membreco ĉe Franconia Czernowitz zu Erlangen im Cartellverband der katholischen deutschen Studentenverbindungen kaj en 2001 faris same K.D.St.V. Wiking Hamburg, kiel ankaŭ en Dejvice (Prago) antaŭ ruina tradicia gastejo Zum Schipkapaß/Zlatnice la klubo Pragensis Prag (ene de EKV) en oktobro 2008.[2]

De longe li estas engaĝiĝinta ĉe Traditionsverband Katholische Czernowitzer Pennäler, societo fleganta la heredon de katolikaj korporacioj je Ĉernivco.[3].

En 2011, kiam kunvenis solene ĉiuj kluboj de MKV en Hartberg, li ricevis la premion MKV-Ehrenband.

Remove ads

Verkoj (elekto)

Bukovina studenta vivo

  • Couleur in Czernowitz. WJK-Verlag, 2013
  • "Die Wiener Landsmannschaft Bukowina – Wurzel des Czernowitzer Korporationslebens", ĉe: Einst und Jetzt, 56/2011 p. 249–256

Kantokulturo

  • Intonas I. Von studentischen Texten und Weisen. Wien 1992.
  • Intonas II. Von studentischen Texten und Weisen. Wien 1998.
  • Intonas III. Von studentischen Texten und Weisen. akadpress 2017.[4]
  • "Die Frau im Studentenlied", ĉe: Documenta et Commentarii (serio de Schweizerische Vereinigung für Studentengeschichte), n-ro 20 (1998)
  • Ergo cantemus. Texte und Materialien zum Studentenlied. GDS-Archiv für Hochschulgeschichte und Studentengeschichte, supl. kajero 13, SH-Verlag, Köln 2001, ISBN 3-894981-12-1.
  • O alte Herrlichkeit. Wien, 2020.

Literaturo

  • "Lang, Raimund", ĉe: Friedhelm Golücke: Verfasserlexikon zur Studenten- und Hochschulgeschichte. Ein bio-bibliographisches Verzeichnis. SH-Verlag, Köln 2004, ISBN 3-89498-130-X, p. 188

Eksteraj ligiloj

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads