Raŭmo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Raŭmo
Remove ads

Raŭmo (finne Rauma, svede Raumo) estas urbo kaj komunumo de iom pli ol 38 000 loĝantoj je la okcidenta bordo de Finnlando, 92 kilometroj norde de Turku, kaj 50 kilometroj sude de Pori. Tutekzakte, laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 38 832 loĝantoj sur areo de 496,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 78 loĝantoj/km². Raŭmo apartenas al la provinco Satakunta de Finnlando, kaj ĝis la jaro 2009 ankaŭ apartenis al gubernio Okcidenta Finnlando. Ĝi ricevis urborajtojn je la 17-a de majo 1442 (tiam sub regado de Svedio), Raŭmo estas konata pro ĝia bonkvalita punto (ekde la 18-a jarcento) kaj la antikva ligna arkitekturo de ĝia centro (Malnova Raŭmo, Vanha Rauma), kiu estas loko sur la listo de mondaj heredaĵoj de Unesko. En Finnlando Raŭmo estas konata ankaŭ pri sia escepte stranga dialekto, kiu ofte estas malfacilete komprenebla por aliaj finnoj.

Thumb
Raŭmo en 2012
Thumb
Rapidaj faktoj Ĝemelurboj ...
Remove ads

Geografio

Kampara komunumo de Raŭmo estas eksa komunumo ligita en Raŭmon en 1993. Kodisjoki estas eksa komunumo ligita en Raumon en 2007 kaj Lappi Tl en 2009. Laŭ la stato de 2023, la teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Eura, Eurajoki, Laitila kaj Pyhäranta.

Thumb
Afiŝeto (verde) kaj kongresa libro (ruĝe) de la IJK 1980

Konstruitaj lingvoj en Raŭmo

En Raŭmo estis volapuka klubo en 19-a jarcento. Ĝi publikigis kelkajn anoncojn pri siaj kunvenoj vintre 1886-1887 en la loka gazeto Rauman Lehti.

Inter esperantistoj Raŭmo estas konata aparte pro la Manifesto de Raŭmo kaj la Raŭmismo, kiuj ekestis en la 36-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazinta en la urbo.

Vidu ankaŭ

Thumb
la malnova urbodomo

Eksteraj ligiloj

Thumb
strata impreso
Thumb
ĉe la bazara placo
Thumb
preĝejo de la Sankta Kruco
Thumb
la placo Hauenguano
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads