Kaposvár
hungaria urbo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kaposvár [kapoŝvAr], germane Kaposch estas urbo en Hungario. Ĝi situas en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy kies departementejo estas kun departementrajto, en Distrikto Kaposvár, kies administra centro ĝi estas. Kaposvár estas ankaŭ sidloko de diocezo. Kapos estas rojo en la regiono, vár signifas: fortikaĵo.

Larĝa panoramo en Kaposvár
Remove ads
Geografio
Kaposvár situas en valo de Kapos, laŭ ĉefvojo Dunaföldvár-Nagykanizsa, laŭ fervojo Budapeŝto-Dombóvár-Zagrebo. Budapeŝto etendiĝas 186 km.
Historio
Pli frue keltoj loĝis tie. La hungaroj konstruis terfortikaĵon, kiun en la 15-a j.c. trakonstruis el ŝtono. La turkoj tenis la fortikaĵon inter 1555-1686. Ekde 1558 la komunumo iĝis grandvilaĝo. En 1702 la aŭstroj detruis la fortikaĵon. La loko estis centro de bienego de familio Eszterházi kaj en la 18. jc. evoluis al departementa centro kaj en la dua duono de la 19-a jarcento, kiam oni konstruis la fervojlinion inter Budapeŝto kaj Zagrebo, ĝi iĝis grava trafika centro. En februaro 1919 oni tie establis la unuan agrikulturan kooperativon. En 1950 vilaĝo Kaposszentjakab, en 1973 Kaposfüred, Toponár kaj Töröcske aliĝis al la urbo. La urbo estas episkopejo ekde 1993, havas universitaton, teatron kaj kuracbanejon. En sporto la futbala, basketbala kaj volejbala teamoj estas elstaraj. Apud la urbo fiŝkaptista lago troviĝas.
Remove ads
Vidindaĵoj


Sakralaj
- Katedralo de Ĉieliro de Maria de 1886
- Preĝejo Koro de Jesuo (Kaposvár)
- Preĝejo Emeriko de Hungario (Kaposvár)
- Preĝejo Sankta Margareta (Kaposvár)
- Golgota kapelo (Kaposvár)
- Preĝejo Sankta Triunuo (Kaposvár)
- Preĝejo Sankta Jozefo (Kaposvár)
- Preĝejo Sankta Kruco (Kaposvár)
- Preĝejo Sanktaj Gardanĝeloj (Kaposvár)
- Luterana preĝejo (Kaposvár)
- Kalvinana preĝejo (Kaposvár)
Profanaj
- Urbodomo de Kaposvár
- Departementa domo (Kaposvár)
- Muzeo de József Rippl-Rónai
- mezepoka ruino de fortikaĵo
- Teatro Csiky Gergely
- bestoĝardeno pri krokodiloj
- Stacidomo de Kaposvár
Servoj
Famuloj



- en Kaposvár naskiĝis kaj mortis:
- en Kaposvár naskiĝis:
- aktoroj Imre Császár kaj Judit Pogány
- aktoro-reĝisoro Andor Lukáts
- dramisto Péter Siposhegyi
- episkopo Antal Juranics
- esperantisto kaj eldonisto Sándor Szalay (presisto)
- fizikistoj Lajos Keszthelyi kaj György Mihály
- historiisto Péter Hanák
- kemiisto László Kollár
- kuracistoj György Buzsáki, Mór Kaposi, György Révész (kuracisto) kaj József Tigyi
- Péter Frankl (matematikisto)
- ministroj Emil Nagy, István Gyenesei kaj János Pap
- pentristoj János Vaszary kaj Ferenc Martyn
- Béla Király (politikisto)
- Ferenc Sánta (violonisto)
- en Kaposvár mortis:
- advokato Balázs Csákabonyi
- agronomoj Mihály Babinszky kaj Sándor Guba
- aktoroj Béla Kuthy Krimszky kaj Béla Tóth
- arkitektoj Miklós Kampis, József Lamping kaj György Szigetvári
- dramisto György Schwajda
- genetikisto Alfonz Anker
- juristo Nándor Óriás
- kuracistoj József Bergel kaj Manó Szaplonczay
- literaturhistoriisto László Bellyei
- János Balázs (pentristo, 1904)
- politikisto Pál Losonczi
- pentristoj Klára Farkas kaj Lajos Kunffy
- poetoj Atala Kisfaludy kaj József Elek Horváth
- verkisto Gyula Takáts
Remove ads
Esperanto
Vesperto, esperanta periodaĵo estas redaktata en la urbo. Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Esperantistoj de Kaposvár
- Éva Németh
- Apáti Kovács Béla
Ĝemelurboj
|
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads