Raymond Burr

From Wikipedia, the free encyclopedia

Raymond Burr
Remove ads

Raymond William Stacy BURR (21a de majo, 1917 - 12a de septembro, 1993) estis kanad-usona aktoro konata pro sia longa holivuda kinkariero kaj siaj titolroloj en la televidaj dramserioj Perry Mason kaj Ironside.

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...

La frua aktorkariero de Burr inkludis rolojn en Broadvejo, radio, televido kaj kino, kutime ludante rolojn de maliculo. Dufoje li rolis en radia adapto de la Serio John J. Malone de Craig Rice. Lia portreto de suspektinda murdisto en la trilero de Alfred Hitchcock nome Rear Window (1954) estas lia plej bone konata kinrolo, kvankam li estis memorita ankaŭ pro sia rolo en la filmo de 1956 nome Godzilla, King of the Monsters!, kion li reprenis en la filmo de 1985 nome Godzilla 1985. Li ricevis premiojn Emmy pro aktorado en 1959 kaj 1961 pro la rolo de Perry Mason, kiun li ludis dum naŭ sezonoj (1957–1966) kaj reprenis en serioj de Perry Mason (1985–1993). Lia dua TV serio Ironside havigis al li ses premiojn Emmy kaj du nomumojn al Ora Globo.

Burr mortis pro kancero en 1993, kaj lia persona vivo estis tiam pridemandita, ĉar multaj detaloj de lia biografio aperis neverigeblaj.[1] Tio speciale temis pri amaferoj, geedzecoj, familianoj, akcidentoj, ebla samseksemo ktp.

Li estis rangigita la 44a el la 50 Plej Grandaj TV Steluloj Ĉiutempaj fare de la gazeto TV Guide en 1996.

Remove ads

Aliaj filmoj

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads