Realisma pentrarto

From Wikipedia, the free encyclopedia

Realisma pentrarto
Remove ads

Realismo estas la nomo de pentrarta stilo aŭ movado okazinta en Francio meze de la 19a jarcento, kies ĉefa reprezentanto estis Gustave Courbet. La propra pentristo stampis la terminon kiam nomigis la pavilonon kiun li konstruigis por provoka ekspozicio de 1855, alternativa al Pentrosalono de Parizo, per la titolo "Realismo". Tie li ekspoziciis sian verkon La ateliero de la pentristo, konsiderata manifesto de la stilo, kiu provokis skandalon en la artaj etosoj pro sia kontraŭ-akademiismo kaj malmildeco. Poste oni identigis kun la movado ĉefe pentristojn kiaj Honoré Daumier, Jean-François Millet kaj Jules Breton, kaj aliajn (Jean-Louis-Ernest Meissonier, Henri Fantin-Latour, Thomas Couture, Jean-Léon Gérôme, ktp.) La priarta kritikisto Jules Champfleury difinis teorie la stetikon de la movado.[1][2]

Thumb
La ateliero de la pentristo, de Courbet, pentraĵo de 1855 kiu okazigis la difinon de la movado.
Remove ads

Famaj reprezentantoj

Anton Mauve - António Carvalho de Silva Porto - Carlos Reis - Henrique Pousão - José Júlio Sousa Pinto -Jules Breton -

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads