Reckingen-Gluringen
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Reckingen-Gluringen estas komunumo en la distrikto Goms en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 476 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Reckingen VS (stacidomo) kaj Gluringen (stacidomo). |
Remove ads
Geografio
La komunumo Reckingen-Gluringen Reckingen-Gluringen situas en Supra Valezo kaj konsistas el la du vilaĝoj Reckingen kaj Gluringen, kiuj situas ĉe la bordo de la rivero Rodano. La komunuma teritorio etendiĝas ambaŭflanke de la valo al la altmontaroj de la Alpoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 41,24 km², de kiuj 17,7% estas kovritaj de arbaro, 25,0% servas por agrikulturo kaj 1,4% por setlado. [2]
Remove ads
Najbaraj komunumoj
La komunumo Reckingen-Gluringen limas en nordo kaj oriento al Münster-Geschinen, en sudoriento al Obergoms, en sudsudoriento al Formazza (VB, Italio), en sudo al Binn, en sudsudokcidento al Ernen, en okcidento al Grafschaft, kaj en nordnordokcidento al Fieschertal.
Trafiko
Tra Reckingen-Gluringen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Brigo trans Furko-Pasejo al Andermatt. Pere de la stacidomoj en Reckingen kaj Gluringen ĉe la trajnlinio de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La komunumo estiĝis surbaze de baloto de la 8-a de februaro 2004 kun efiko de la 1-a de oktobro 2004 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Reckingen kaj Gluringen.[3]
La unua dokumenta mencio de Reckingen datiĝas el la jaro 1225 kiel Requinguen. Dum mezepoko la senjoreco apartenis al la episkopo de Siono. Ekde la 16-a jarcento ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Reckingen estis unu de la naŭ kvartaloj de la Valeza Dekono Goms.[4]
La unua dokumenta mencio de Gluringen datiĝas el la jaro 1203 jam kiel Gluringen. La setlejo Gluringen estiĝis dum la mezepoko supozeble el izolita bieno. Ekde la 16-a jarcento ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Gluringen estis parto de la kvartalo Grafschaft de la Valeza Dekono Goms.[5]
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Bildoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



