Regiono Hail

From Wikipedia, the free encyclopedia

Regiono Hail
Remove ads

La regiono Hail (arabe حائل) estas unu el la 13 administraj regionoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la centro de la lando.

Rapidaj faktoj Administra regiono, province of Saudi Arabia [+] ...

La plej granda urbo de la regiono estas la samnoma ĉefurbo Hail. La regiona areo ampleksas 103 887 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la censo de septembro 2004, en ĝi vivis 527 033 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po 5,1 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.

La regiona teritorio dividiĝas en 4 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la regionan ĉefurbon Hail, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La regionaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads