Regno Jugoslavio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Regno Jugoslavio
Remove ads

La Reĝlando Jugoslavio (en serb-kroata: Краљевина Југославија / Kraljevina Jugoslavija;[1] en slovena: Kraljevina Jugoslavija) estis ŝtato en Sudorienta Eŭropo kaj en Centra Eŭropo, kiu ekzistis de 1918 ĝis 1941, dum la intermilita periodo kaj komenco de la Dua Mondmilito ĝis kiam okazis la Invado de Jugoslavio.

Rapidaj faktoj historia lando • suverena ŝtato, Triopa Pakto ...
Thumb
Provincoj de la Regno en 1920–1922.
Thumb
Jugoslava poŝtmarko de 1939 montranta la reĝon Petro la 2-a.

Tiu Reĝlando Jugoslavio estis formita en 1918 pere de la kunigo de la provizora Ŝtato de Slovenoj, Kroatoj kaj Serboj (siavice formita el teritorioj de la iama Aŭstri-Hungaria Imperio) kun la iame sendependa Reĝlando Serbio. La Reĝlando Montenegro estis unuigita kun Serbio kvin tagojn antaŭe, dum la regionoj Kosovo, Vojvodino kaj Vardara Makedonio estis partoj de Serbio antaŭ la unuigo.

Dekomence, la Reĝlando estis oficiale nomata Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj (en serb-kroata: Краљевина Срба, Хрвата и Словенаца / Kraljevina Srba, Hrvata i Slovenaca; en slovena: Kraljevina Srbov, Hrvatov in Slovencev), sed la termino "Jugoslavio" (laŭvorte "Lando de Sudaj Slavoj") estis populara nomo el sia origino. La oficiala nomo de la ŝtato estis ŝanĝita al "Reĝlando Jugoslavio" fare de la reĝo Aleksandro la 1-a Karađorđević la 3-an de oktobro 1929.[2]

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads