Relics

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Relics estas kompilaĵo de la brita rokgrupo Pink Floyd publikigita la 14-an de majo 1971.

Rapidaj faktoj Traklisto Arnold Layne • See Emily Play • Remember a Day • Paint Box • Julia Dream • Careful with That Axe Eugene • Biding My Time • Interstellar Overdrive vd, Traklisto ...
Remove ads

Kreo de la albumo

La publikigo de Relics okazis ĉar la muzikeldonejo de la grupo, EMI, zorgis pri la fakto ke Pink Floyd estis enstudiiĝanta por surbendigi tion, kio estis iĝonta Meddle sen kanto aŭ serioza ideo, komencante muziki el nenio. Ĉi tio, kombinita kun ilia ĉiam kreskanta turnea tempoplano, igis EMI ekkompreni, ke neniu nova muzika produkto estos publikigita dum longa tempo, eble eĉ pli ol jaron post la fino de ilia antaŭa albumo, Atom Heart Mother. Por enmarketigi unu pluan produkton por la fanoj, EMI decidis eldoni malalt-buĝetan albumon per ilia Starline-etikedo[1], kombinante unuajn unuopaĵojn, B-flankojn, antaŭajn albumajn trakojn kaj novan titolon, "Biding My Time"[2].
Relics estis eldonata multajn fojojn, kaj kelkfoje sen taŭga permeso. Tia operacio devigis EMI-Aŭstralio-n publikigi la albumon sen la konsento de la grupo. Ĉi tio kaŭzis forigon de la albumo de la komerco kaj la albumo poste fariĝis malofta. Reeldono de la albumo en 1996 faciligis aĉeti ĝin denove.
La albumo inkluzivas kelkajn el la unuopaĵoj publikigitaj en la 1960-aj jaroj dum Syd Barrett estis ano de la grupo. La aliaj trakoj estas refojoj de famaj komponaĵoj. Ĉi-tiu kompilaĵo enhavas novan kanton, "Biding My Time", surbendigita en 1969 dum la seancoj de Ummagumma (ĝi origine estis unu el la partoj de "The Man & The Journey") kaj elstaranta per la ludado de Richard Wright per trombono.

Remove ads

Kantaro

Flanko A

Pliaj informoj N°, Titolo ...

Flanko B

Pliaj informoj N°, Titolo ...
Remove ads

Laborantaro

Pink Floyd

Teknika taĉmento

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads