Robin Williams
usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Robin McLaurin WILLIAMS (naskiĝis la 21-an de julio 1951, mortis la 11-an de aŭgusto 2014) estis populara usona komikulo kaj aktoro kiu gajnis Akademian Premion por subtena rolo en la filmo Good Will Hunting de 1997. Kiel aktoro, li estis stelulo de filmo, televido, kaj teatro.
Remove ads
Vivo aktora
Post la finfrekvento de mezlernejo en Larkspur, Kantono Marin, li studis teatran sciencon ĉe Marin College kaj aktore trejnitis ĉe Juilliard School en Novjorko, kvankam li volis studi politikajn sciencojn iam.
Unuafoje li famiĝis per la prezentado de eksterterulo en la televida serio Mork and Mindy (1978-1982). Post la ekrana debuto en Popeye (1980) li ludis la ĉefrolon en The World According to Garp (1982), filma versio de la samtitola furorromano de John Irving.
La sekvontaj filmoj The Survivors (1983), Moscow on the Hudson (1984), The Best of Times (1985), kaj Club Paradise (1986) tamen nur de malmultaj kinejvizitantoj aprezis.
En 1987 oni proponis lin por la atribuo de Oskar-premio post lia reprezento de ekscita radia moderiganto ĉe usona armea radistacio dum la Vjetnama milito en la filmo Good Morning, Vietnam, same por liaj seriozaj roloj en Dead Poets Society (1989; Peter Weir) kaj The Fisher King (1991; Terry Gilliam).
Nombriĝas inter aliaj filmaj sukcesoj de aktoro, kiu aparte brilas per vortaj spritaĵoj, ekzemple la verkoj The Adventures of Baron Munchhausen (1988), Awakenings (1990; flanke de Robert De Niro), Hook (1991; kie li ludas la adoltan Peter Pan), Aladdin (1992), kaj Mrs. Doubtfire (1993).
La per multekostaj specialaj efektoj ekipita fantazia-aventura filmo Jumanji (1995) finance malsukcesis. Pro la aktora faro en la dramo Good Will Hunting (1997) Williams finfine ricevis Oskar-premion.
Sekvis i.a. la Disney-a produktaĵo Flubber (1997), What Dreams May Come (1998), Patch Adams (1998), Jakob the Liar (1999; laŭ la romano de Jurek Becker), kaj Insomnia (2002).
Remove ads
Morto
La 11-an de aŭgusto 2014 la 63-jaraĝa aktoro estis trovita morta en sia apartamento. Laŭ la kuracistoj, la kaŭzo de lia morto estis "sinmortiga senspireco". Williams batalis kontraŭ deprimo lastatempe kaj ekis reloĝecan programon. Dimanĉnokte, lia edzino vidis lin viva en ilia domo. Sekvan matenon ŝi telefonis la policon kaj diris ke ŝia edzo ne plu spiras.[1]
Filmaro
Televido
Remove ads
Vidu ankaŭ
- Robin Williams: Come Inside My Mind
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
