Robinio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Robinio
Remove ads

Robinio (Robinia) estas genro de arboj, el familio fabacoj, devena el Nordameriko, kiu estis unuafoje alportita en Eŭropon de Jean ROBIN (el kiu ĝia nomo); Jean ROBIN, 1550-1629, estis botanikisto de la reĝo de Francujo Henriko la 4-a, kaj la plejunua ekzemplero de robinio plantita de li en Parizo en la jaro 1601 plu vivas kaj videblas en Jardin des Plantes.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Kiel ĉiuj fabacoj, robinio kapablas danke al simbiozaj bakterioj el genro rizobio (Rhizobium) sin nutri per la atmosfera nitrogeno, tial ĝi povas kreski eĉ en malriĉaj grundoj. Tial ĝi estas ofte plantita sur la talusoj de fervojoj, kaj en Hungario ĝi estis multe plantita en sablaj nekutiveblaj grundoj.

Ĝiaj folioj estas nepare pinataj (kunmetitaj).

Blankaj floroj grupiĝas en infloreskoj, nomataj grapoloj, kiuj aperas en majo.

Remove ads

Taksonomio

Specioj

(* = ne akceptitaj kiel apartaj de ĉiuj botanikistoj)

  • Robinia boyntonii *
  • Robinia elliottii *
  • Robinia hartwegii * (sin. R. viscosa var. hartwegii)
  • Robinia hispida
  • Robinia kelseyi *
  • Robinia lŭurians *
  • Robinia nana *
  • Robinia neomexicana
  • Robinia pseudoacacia - ŝajnakacia robinio
  • Robinia viscosa

Hibridoj

  • Robinia × ambigua - R. pseudoacacia × R. viscosa
  • Robinia × holdtii - R. neomexicana × R. pseudoacacia
  • Robinia × longiloba - R. hispida × R. viscosa
  • Robinia × margarettiae - R. hispida × R. pseudoacacia
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads