Roger Ebert
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Roger Joseph EBERT (n. la 18-an de junio 1942 - m. la 4-an de aprilo 2013) estis usona filmkritikisto, historiisto, ĵurnalisto, kaj verkisto. Li estis filmkritikisto por la Chicago Sun-Times de 1967 ĝis sia morto en 2013 pro kancero. Ebert estas konsiderata kiel elstara kritikisto. En 1975, Ebert iĝis la unua filmkritikisto kiu ricevis la Premion Pulitzer pro Kritiko.
Li studis ĉe la Universitato de Illinois. Pauline Kael tre influis lian filmkritikon.
Ebert taksis filmojn laŭ sistemo de kvar steloj kun minimumo de nul stelo, sed nur rare donis malpli ol duonstelo al filmo. Ankaŭ li rare rifuzis taksi filmon, kiel li rifuzis por The Human Centipede. Li skribis en sardona stilo kaj ofte uzis personajn anekdotojn en siaj recenzoj.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads