Roko Bass

From Wikipedia, the free encyclopedia

Roko Bass
Remove ads

Roko Bass, aŭ simple Bass,[1] estas insulo en la ekstera parto de Firth of Forth oriente de Skotlando. Ĝi estas proksimume 2 km ĉe la marbordo, kaj je 5 km nordoriente de Norda Berviko.

Thumb
Roko Bass, vidate el Tantallon.
Rapidaj faktoj Akvejo, Supermara alteco ...

Ĝi estas krutega vulkana roko, 107 m alta ĉe sia plej alta pinto, kaj estas hejmo de granda kolonio de suloj. La roko estas nune neloĝata, sed historie estis setlejo en prakristana ermitejo, kaj poste estis loko de grava kastelo, kiu estis uzata kiel prizono. La insulo estis posedo de la familio Lauder dum preskaŭ ses jarcentoj, kaj nune apartenas al Siro Hew Fleetwood Hamilton-Dalrymple. Oni konstruis lumturon sur la roko en 1902, kaj tie estas restaĵoj de kapelo. Tiu Roko Bass aperas en nombraj verkoj fikciaj, kiaj Catriona de Robert Louis Stevenson kaj The Lion is Rampant de nuntempa skota romanisto Ross Laidlaw.

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads